
第28章 妖术—SOR?ARTO
Lordo Yu en sia juneco estis kavalireca kaj ŝatis luktarton, povanta levi du pezajn bronzajn kruĉojn kaj kirli ilin en aero tiel rapide kiel vento. Dum Chongzhen-erao (1628~1643), kiam li iris al la ĉefurbo por partopreni la kortegan ekzamenon, liĉagreniĝis pro tio, ke lia servisto devis kuŝi en lito pro grava malsano. Okaze en la bazaro estis sperta aŭguristo, kiu povis antaŭdiri ies vivon aŭmorton.
Yu decidis konsulti lin por sia servisto. Sed antaŭ ol li ion diris, la aŭguristo demandis: "Ĉu vi venas por konsulti pri la malsano de via servisto? Sinjoro!" Yu jesis surprizite.
"Al la malsanulo okazos nenio," diris la aŭguristo,"sed sinjoro, vi mem estas en danĝero." Yu do petis aŭguron pri si mem. La aŭguristo konsultis siajn orakolojn kaj diris kun mieno de konsterniĝo: "Vi estas destinita al morto en tri tagoj." Surprizite Yu mutiĝis por longe.
"Mi scias ian malgrandan arton" diris la aŭguristo trankvile. "Donu al mi dek taelojn da arĝento kaj mi forpreĝos la katastrofon por vi." Yu pensis en si mem, ke la vivmorto estis antaŭdestinita, kiel do povus helpi en tio la arto kaj leviĝis sen respondo por eliri.
"Vi avaras la malgrandan sumon," diris la aŭguristo. "Nur ne pentu! Nur ne pentu!" Ĉiuj amikoj de Yu maltrankviliĝis pri li kaj admonis lin malplenigi sian monujon kaj peti helpon, sed Yu ne volis aŭskulti ilin. Rapide venis la tria tago. Kviete Yu sidis atendante en la gastejo, sed nenio okazis dum la tuta tago. Kiam noktiĝis, Yu fermis la pordon, lumigis la lampon kaj sidis sola apogante sin sur glavo.
Kiam la unua nokta gardoperiodo proksimiĝis al la fino, montriĝis nenia antaŭsigno por lia morto. Li do intencis enlitiĝi, sed subite aŭdiĝis susurado ĉe fenestrofendo. Rapide li alrigardis kaj vidis, ke englitis hometo armita per lanco, kiu tuj kreskis ĝis homa grandeco kiam ĝiaj piedoj tuŝis la teron. Kaptinte sian glavon, Yu leviĝis kaj rapide ĝin frapis, sed ne trafis, ĉar ĝi ekŝvebis en aero kaj remalgrandiĝis sin direktante al la fenestrofendo por eskapi. Yu rapideĝin hakis kaj faligis ĝin je la unua frapo. Lumigante per la lampo, Yu trovis paperan homfiguron tranĉitan je talio. Yu nun ne kuraĝis dormi kaj ree sidis atendante.
Post certa tempo, tra la fenestron entrudiĝis alia estaĵo, monstra kaj feroca kiel ogro. Yu atakisĝin tujĉeĝia surteriĝo kaj tranĉisĝin je du partoj, kiuj ambaŭspasme moviĝis. Timante ĝian releviĝon, Yu daŭre frapis ĝin kun malmolaj sonoj. Ekzameninte li ekvidis ke ĝi estas argila statuo jam dispecigita. Tiel li translokigis sian sidlokon apud la fenestron kaj fikse rigardis al la fendo. Post longa tempo, li ekaŭdis bruon similan al spirego de bovo. Io puŝis la fenestroframon tiel forte ke la muro skuiĝis disfalonta. Timante esti subpremita, Yu decidis preferinde eliri kaj lukti kunĝi ekstere do li brue malfermis la pordon kaj elkuris. Li vidis gigantan fantomon altanĝis la tegmentrando. Sub la malhela lunlumo li vidis, keĝi estis kun karbe nigra vizaĝo kaj flave flagrantaj okuloj. Ĝi estis senvesta ĝis talio kaj nudpieda, kun pafarko en la mano kaj sagojĉe la talio.
Kiam Yu estis en konsterniĝo, la monstro jam streĉis sian pafarkon. Yu forfrapis la sagon per sia glavo kajĝi falis teren. Sed antaŭol li povis ataki, la monstro denove streĉis la pafarkon. Yu rapide saltis flanken por eviti la sagon, kiu penetris la muron kun tremanta sono. En furioza kolero, la monstro eltiris sian sabron, svingis ĝin ventkirle kaj plenforte hakis Yu. Sed Yu sinklininte antaŭen saltis tiel facilmove kiel simio, ke la sabro mistrafisŝtonegon en la korto, kiu tuj rompiĝis. Elglitante inter la gamboj de la monstro, Yu frapisĝin je la maleolo, kiu sonis laŭte. La monstro des pli furiozis de kolerego.
Ĝi ekmuĝis tondre kaj sin turninte resvingis sian sabron. Yu denove sinklininte antaŭeniĝis. La sabro falis kaj fortranĉis pecon de la basko de Yu. Sed tiam Yu jam atingis la akselon de la monstro kaj ĝin batis tiel fortege eligante la saman laŭtan sonon. La monstro falis teren kaj kuŝis senmova. Yu hakis ĝin ĉie sendistinge kaj aŭdiĝis malmola sono kvazaŭde ligna klakilo. Kiam Yu prilumisĝin per la lampo, li ekvidis, ke ĝi estis ligna statuo granda kiel homo kun vizaĝo skulptita feroca kaj restis ligitaj ĉe ĝia talio ankoraŭ pafarko kaj sagoj. Ĉie kie trafis la glavo, troviĝis sango Yu sidis apud la lampo ĝis la tagiĝo kaj ekkomprenis, ke tiuj monstroj ĉiuj estis senditaj de la aŭguristo por murdi lin kaj per tio pruvi la seneraran aŭguradon. La sekvan tagon Yu sciigisĉiujn siajn amikojn pri la okazintaĵo kaj ili kune iris al la aŭguristo. Vidinte sinjoron Yu de malproksime la aŭguristo subite malaperis. Iu diris: "Tio estas la sorĉarto de nevidebleco, kiu povas esti nuligita per sango de hundo."
Laŭ la konsilo Yu antaŭprepariĝis kaj reiris. La aŭguristo refoje malaperis kiel lastfoje. Sed oni tuj surverŝis la sangon de hundo sur la lokon kie staris la aŭguristo kaj jen revidiĝis la aŭguristo, plenŝprucigita per la hunda sango, kiu staris monstre kun flagrantaj okuloj. Yu kaptis kaj sendis lin al la koncerna instance kiu lin ekzekutis.
Komentarias la verkanto de la strangaĵoj:
Mi iam diris, ke estas stulte aĉeti aŭguron per mono. Kiom da homoj en la mondo, kiuj kredis je tio, povas eviti la destinitan morton? Aŭguri tamen sen eviti morton, ĉu tio ne egalas al senaŭguri? Eĉ se li klare sciigos min pri la dato de mia morto, kion do mi povus fari? Des pli, pruvi per hommortigo la senerarecon de sia aŭguro, ĉu tio ne estas tro timinda?